• Nem Talált Eredményt

SKRIBA KAJ VOĈA ESPERANTO ∗ La Internacia Lingvo en semiotika spegulo

2. Pri signokategorioj

Semiotiko kategorias signojn laŭ pluraj vidpunktoj: ĉi tie ni parolos pri du tiaj dividoj.

2.1. Unu el tiaj kategoriadoj okazas laŭ la rilato inter signanto kaj signato, t. e. inter la signo mem kaj la afero kiun ĝi signas. Laŭ tiu kategoriado signoj povas esti ĉu ikonoj, ĉu indeksoj, ĉu simboloj.

Peirce, kreanto de tiu ĉi kategoriado, atentigis, ke tiuj kategorioj ne-niam aperas en pura formo: en la realo nene-niam oni trovas signon, kiu estas nurnure ikono, indico aŭ simbolo, sed nur tiajn, kiuj havas grandparte ikonajn (indicajn, simbolajn) trajtojn, sed apud la domin-antaj trajtoj ĉiam troveblas ankaŭ dozeto da trajtoj de la du aliaj ka-tegorioj.

Signojn oni nomas ikonoj1, kiam signanto similas la signaton. Iko-no tipe estas fotografaĵo aŭ desegnaĵo. La deĉifron de ikoIko-noj kutime

Skriba versio de prelego farita en la Internacia Kongresa Universitato de la 92a Universala Kongreso en Vilnius, 2005. La skriba versio aperis la unuan fojon en Wandel, Amri (red.) (2005): Internacia Kongresa Universitato 2005. Rotterdam–Vilnius: Universala Esperanto-Asocio, p. 37–46.

1 „... I had observed that the most frequently useful division of signs is by trichotomy into firstly Likenesses, or, as I prefer to say, Icons, which serve to represent their objects only in so far as they resemble them in themselves; secondly, Indices, which represent their objects independently of any resemblance to them, only by virtue of real connections with them, and thirdly Symbols, which represent their objects, independently alike of any resemblance or any real connection, because dispositions or factitious habits of their interpreters insure their being so understood.” (Peirce 1998: 460–461)

oni ne bezonas lerni, tamen, necesas konscii pri tio, ke simileco ne es-tas tiel memevidenta koncepto, kia ĝi aspekes-tas unuavide – ankaŭ tiu koncepto entenas multajn aspektojn de socie kaj kulture difinita ar-bitreco.

Indicoj oni nomas tiun specon de signoj, ĉe kiuj inter signanto kaj signato konstateblas ia koneksa (eble logika) rilato. Indicoj estas ekzemple sagoj – piktogramoj, indikantaj direkton –, aŭ movoj kaj korpoteno de policisto, direktanta trafikon. Indicoj ordinare gajnas sian signifon nur enkadre de ia rilataro. La signifo de indicoj ne estas evidenta, tamen plej ofte divenebla.

Simboloj nomiĝas tiuj signoj, ĉe kiuj la rilato inter signanto kaj sig-nato estas arbitra, aŭ alinome: konvencia. La esenco kuŝas en tio, ke inter signanto kaj signato konstateblas nek simileco, nek ajna logike konstatebla interrilato. Lingvaj signoj estas esence simboloj, ja arbitr-eco de lingvaj signoj estas la bazo de ekzisteblo de diversaj lingvoj.

Tamen ankaŭ lingvaj signoj povas havi trajtojn de la aliaj du signo-kategorioj: kvanton da ikonaj trajtoj el ili montras onomatopeoj, dum en pronomoj eblas malkovri indicajn trajtojn, ja pronomoj gajnas sian signifon nur en la kunteksto de ia rilataro.

Gravas ankaŭ, ke la kategorio de konkreta signo difiniĝas nur en konkreta kunteksto. Ekzemple foto de aŭtomobilo Rolls Royce povas esti ikono, kiel signo de konkreta aŭtomobilo. La sama foto en alia kunteksto povas servi kiel indico pri la riĉeco de iu konkreta homo, dum en tria kunteksto la foto povas funkcii kiel simbolo de riĉeco ĝenerale (Culler 1975: 17).

La funkciadtereno de konkreta signo povas dependi ankaŭ de la konoj de la interpretanto. Serpo kaj martelo aŭ kvinpinta ruĝa stelo por la plej multaj estas simboloj de komunismo, dum por tiuj, kiuj vivis en komunismaj sistemoj kaj ricevis abundajn instruojn pri tiuj signoj, ambaŭ estas indicoj: por ili serpo kaj martelo estas signo pri kunagado de laboristoj kaj kamparanoj, kvinpinta ruĝa stelo signo pri kvin-kontinenta internaciismo de proletoj.

2.2. Signoj povas esti klasifikataj ankaŭ laŭ ilia interna konsisto (senkonsidere al la rilato inter signanto kaj signato). Laŭ tiu vidpunkto

oni devas diferencigi inter kontinuaj signoj kaj diskretaj signoj. Kon-tinua signo estas ekzemple foto aŭ (sencifera) diagramo, diskreta sig-no estas cifero aŭ lingva unuo, kiel vorto. Kontinuaj sigsig-noj principe ne havas limojn, konturojn, dum la ĉefa trajto de diskretaj signoj estas ĝuste tio, ke ili klare apartiĝas disde sia ĉirkaŭaĵo. Kontinuaj signoj estas ne-disartikigitaj, dum diskretaj signoj estas disartikigitaj.

Esenca trajto de kontinua signo estas tio, ke ĝi gajnas sian signifon nur en la kadro de iu hierarkio. Ekzemple, kvadratcentimetra kolor-punktaro (parto de foto) estas interpretebla nur enkadre de la tuto de la foto; kolono de diagramo ricevas signifon nur per komparo al alia kolono de la sama diagramo, t. e. nur tiel klariĝas, kiu el la du estas pli granda. La signifo de diskretaj signoj estas estas difinita en si mem:

cifero havas ekzaktan signifon (valoron). Elementa, ne plu dividebla formo de diskreta signo estas bito. La diskreteco de vortoj ne estas ab-soluta: ilia formo jes, estas tia, sed ilia signifo ne nepre, tio povas kon-turiĝi nur ene de kunteksto. Vortelementoj aliflanke – ekzemple la fin-aĵo ’-o’ – estas tute diskretaj, kaj laŭ formo, kaj laŭ signifo.

Kontinuaj signoj formas analogan kodon, diskretaj signoj digitan kodon2.

Kontinuajn signojn karakterizas semantika riĉeco kaj sintaksa mal-riĉeco, dum diskretajn signojn inverse: sintaksa riĉeco kaj semantika malriĉeco3 (Chandler 2002: 47; Mitchell 1986: 86). Tio tute evidente sekvas el la karaktero de la signoj mem: kontinua signo per sia sen-kontureco prezentas neelĉerpeblajn eblojn por interpretado, kaj ĝuste pro la senkontureco tiuj signoj ne povas havi sintaksajn rilatojn al aliaj signoj. Diskreta signo pro siaj klaraj konturoj, drasta difiniteco pre-zentas eblon nur por unusola interpreto, dum ĝuste pro tio povas havi variajn sintaksajn rilatojn kun la ceteraj diskretaj signoj.

2 Oni ofte uzas la terminojn ’analoga’ kaj ’digita’ ankaŭ por la signoj mem. Ŝajnas tamen pli prudente rezervi tiujn terminojn por la kodoj, ja la vortoj ’kontinua’ kaj ’diskreta’ pli elok-vente respegulas la karakterojn de la koncernaj signoj.

3 „... the graded quality of analogue codes may make them rich in meaning but it also renders them somewhat impoverished in syntactical complexity or semantic precision. By contrast the discrete units of digital codes may be somewhat impoverished in meaning but capable of much greater complexity or semantic signification...”

Kontinuaj signoj estas diskretigeblaj, sed tia diskretigo ĉiam signi-fas redukton, perdon de parto de la signifoj, sekve semantikan malriĉ-iĝon. Tia diskretigo okazas ekzemple ĉe digitigo de son- aŭ bildre-gistraĵoj. Ĉe tiaj digitigoj ĉiam okazas semantika malriĉiĝo, sed ties grado dependas de la fajneco de la diskretigo (mezurunuo por tio estas

’kilobito por sekundo’ ĉe son- kaj movbild-dosieroj, kaj ’dpi’ (’punkto por colo’) por bilddosieroj – ĉi lastan influas ankaŭ la kolorprofund-eco, esprimata per bitoj; 24 bita registraĵo disartikigas la kontinuan kolorskalon je 224, t. e. je preskaŭ 17 milionoj da apartaj koloroj).