• Nem Talált Eredményt

La homa lingvo antaŭ la invento de skribo

RILATOJ INTER KOMUNIKADAJ TEKNOLOGIOJ KAJ LA HOMA LINGVO ∗

1. LINGVO Origino

1.5 La homa lingvo antaŭ la invento de skribo

Por ricevi ian imagon pri tio, kiel komunikadaj teknologioj influis la homan lingvon, estas necese iom konturi ĝian originan formon. Tion ni povas fari nur surbaze de teoriaj konsideroj, ja kompreneble ni ne havas magnetofonajn registraĵojn el la antaŭ-skriba epoko. Praktikan helpon por la kreado de hipotezo ni povas ricevi nur el la lingvo de

tiuj nuntempaj etnoj, kiuj malhavas ajnan formon de skribo, kaj prak-tike ne kontaktiĝas kun tiaj homoj, en kies vivo skribo havas eĉ plej etan rolon.

Dum la lastaj jardekoj oni vaste esploris la koneksojn de parol-lingveco kaj skribparol-lingveco. Plej ĝenerale oni konas la nomon de Walter J. Ong, kiu la ĝisnunan ekzistadon de la homaro dividis je tri komunikhistoriaj periodoj. Ili estas la jenaj:

1. Primara parollingveco [primary orality] – periodo ĝis la invento de skribo; 2. Skriblingveco [literacy] – periodo ĝis antaŭ kelkaj jar-dekoj; 3. Sekundara parollingveco [secondary orality] – pli-malpli la lasta jarcento, kiam vaste ebliĝis la registrado, konservado kaj dis-vastigado de parola lingvomaterialo. (Mi nur mencias ĉi tie, ke ekzis-tas ankaŭ pli detalaj periodigoj, interalie tiu de la sviso Paul Zumthor.) Ĉi tie nun ni koncentriĝos al la ĉefaj karakterizaĵoj de la lingvo en la t.n. primara parollingveco. Pri ĝi tute skize estas direbla la jeno:

– Ĝia ekskluziva dimensio estis la akustika dimensio. Tial akusti-kaj rimedoj estis en ĝi multe pli vaste uzataj, ol en la nuntempa homa lingvo. Intonacio, voĉkoloro, ritmo, prononcdaŭro estis gravaj senc-portantoj, minimume egalrangaj kun la segmentaj lingvoelementoj.

Tiuj rimedoj, kiel pli supre jem temis pri tio, havas esence nedigitan, t.e. analogan karakteron.

– Lingva materialo kaj parolago ekzistis en nedividebla unueco. La parolanta homo ne perceptis ian limon inter tiuj du, fakte li ne vidis tie du aferojn, sed nur unu. La koncepto ‘diri frazon aŭ vorton tiumaniere aŭ alimaniere’ simple ne ekzistis, ja se oni diris ion alimaniere – ek-zemple per alia voĉkoloro, parolritmo, laŭteco ktp. – tio jam estis io alia, eĉ se la segmentaj elementoj mem estis la samaj. La apartiĝo de la lingva materialo disde la monolita parolago estis frukto de analizo, kiun trudis al la homo la uzo de la skribo.

– Kaŭze de tio, ke difinita lingva materialo – teksto – neniam pro-duktiĝis pli ol unufoje, la vortsignifoj estis multe malpli fiksaj, ol en nia nuna lingvo, ja ĉiu vortouzo malaperis fizike tuj post la eldiro, do ne povis servi kiel modelo, kiel referencloko. La signifo de iu fonem-vico altgrade dependis de la situacio kaj kunteksto, konstanteco

traarkanta la situacion kaj la kuntekston ekzistis nur en tre magra proporcio.

2. SKRIBO

Oni bone scias, ke lingvo ne nepre devas havi skribon. El la pluraj miloj da lingvoj, kiuj ekzistas nuntempe, nur malmultaj centoj havas skribon. Oni memoru, ke ĉiu lingvo estis ekskribata ordinare post plurjarmila buŝa uzado – escepto estas ĝuste Esperanto kaj la aliaj planlingvoj, kiuj naskiĝis en skriba formo, kaj tiu skriba skeleto iom post iom riĉiĝis per la viva karno de la akustika uzado.

Antaŭ ol paroli pri skribsistemoj, necesas substreki, ke skribo nask-iĝis ne kun la pretendo fiksi kaj konservi lingvomaterialojn, sed por fiksi kaj konservi la realaĵojn, pri kiuj homo komunikis pere de lingva materialo akustika. La unuaj skribsignoj estis fakte desegnaĵoj, kiuj bildigis la gravajn aferojn: ili estis ikonaj signoj de kiuj kondukis longega vojo ĝis la nunaj literskriboj, kiuj konsistas el simbolaj signoj.

2.1 Skribsistemoj

Paleografio – la scienco pri la historio de la skribsistemoj – dividas skribojn je du grandaj kategorioj: signif-havaj skriboj (per angla ter-mino: pleremic; ili principe enhavas nur semantikajn, sed ne foneti-kajn informojn) kaj sen-signifaj skriboj (per angla termino: cenemic;

ili principe enhavas nur fonetikajn informojn, sed neniajn seman-tikajn). Oni devas diri, ke tiuj du sistemoj neniam aperas en plene pura formo. Por la unua tipo povas esti ekzemplo la antikva hetita hiero-glifa skribo, el kies 400 signoj tamen kvindeko peris nur fonetikajn informojn. Aliflanke en ĉiuj nuntempej literskribaj sistemoj oni trovas abundon da tiaj signoj, kiuj donas semantikajn informojn, sed neniujn fonetikajn: tiaj estas ĉiuj ciferoj, krome signoj kiel &, %, $ ktp.

Sen-signifaj skriboj – do tiuj, kiuj peras principe nur fonetikajn, sed ne semantikajn informojn – povas esti dividataj je tri subgrupoj:

silabaj skriboj (tia estas ekzemple la japana kanao), konsonant-betoj (tia estas ekzemple la hebrea aŭ araba skribo) kaj plenaj alfa-betoj (en la ĉi lastaj ekzistas aparta litero aŭ literkombino por ĉiu

fonemo, do ankaŭ por la vokaloj). Tiuj du lastaj per komuna nomo estas nomataj literskribo.

Plenajn alfabetojn ordinare oni nomas fonetikaj alfabetoj, kio kom-preneble estas troigo, ja vere neniu alfabeto estas fonetika, sed tion oni eĉ ne bezonus. Tamen lingvoj kun relative frua vasta alfabetizacio nuntempe jam komencas montri formon de speciala diglosio (du-lingveco) de skribo kaj parolo – tia estas antaŭ ĉio la angla.

Tie skribo fakte donas nur minimumajn fonetikajn informojn. Sa-me povas okazi en lingvoj kun nestabila vortakcento ortografie ne prezentita, precipe kiam neakcenta silabo signife reduktiĝas – ek-zemplo por tio povas esti la rusa.

Oni notu, ke en la sekvaj partoj de la prelego parolante pri skribo ĉiam ni komprenos sub tio nur la literskribon, precipe ĝian plenalfa-betan varianton.