• Nem Talált Eredményt

Lingva evoluo kiel diskretiĝa procezo

SKRIBA KAJ VOĈA ESPERANTO ∗ La Internacia Lingvo en semiotika spegulo

4. Lingva evoluo kiel diskretiĝa procezo

La estiĝo kaj evoluo de la homa lingvo estas priskribebla kiel longa diskretiĝa procezo. La praaj homaj voĉaĵoj – ululoj – esti ne-disarti-kigitaj, kontinuaj: la voĉaĵo natura estas ne-disartikigita – opinias Rousseau6. Sed la nombro de eblaj kontinuaj, ne-disartikigitaj voĉaĵoj estas limigita, kaj nepre nesufiĉa por komuniki la ĉiam pli kompleks-iĝantan konsci-enhavon de la homoj. La kreskanta komunikbezono de homo eldevigis la diskretigon de kontinuaj voĉsignaloj, ĉar tiuj lastaj ne montris la necesan varieblon por komuniki la ĉiam pli riĉiĝantan kaj kompleksiĝantan konsci-enhavon de la homo. (Kiel pli supre temis jam pri tio, kontinuaj signoj estas riĉaj semantike, kaj malriĉaj sintak-se, do ili povas esprimi rilatojn nur limigite, dum la homa konsci-enhavo riĉiĝis unuavice ĝuste per la la malkovro kaj konstato de rilatoj inter la aferoj.) Por adekvatigi la komunikilon – la voĉon – al la tasko solvenda, necesis diskretigi, disartikigi ĝin. La diskretigo, dis-artikigo de la kontinua voĉsigno multobligis la nombron de la dispon-eblaj signoj, ofertante al la komunikanta homo ĉiam pli grandan kom-bineblon de la signoj. Kompreneble, la diskretigo, disartikigo de la kontinuaj voĉsignaloj ne estis evento okazinta unufoje por ĉiam, sed seninterrompa procezo, daŭranta eĉ nun. Ĝia relativa evoluinteco estis antaŭkondiĉo de la apero de alfabeto, t. e. literskribo, kiu siavice an-kaŭ grave akcelis la pluan diskretiĝon, disartikiĝon.

5. Skribo

Kiam skribo estis inventita, kreiĝis por la lingvo alternativa ekzisto-formo. Fakte nur ekde tiu invento havas sencon uzi la terminon

6 „Les voix naturelles son inarticulées.” (Rousseau 1995, 383)

la lingvo’, ja antaŭe lingvaj produktoj povis ekzisti nur en parola for-mo.

Necesas tamen distingi inter specoj de skribo. En la komenco ape-ris skribsistemoj, kiuj estis sencregistraj: ili kvazaŭ traarkis la voĉan lingvon, kaj kreis rektan, senperan rilaton inter la grafika signo kaj la reprezentata objekto. Tiuj skribsistemoj do peris al la leganto semanti-kajn informojn, sed neniun fonetikan informon. Al tiu kategorio de skribo apartenas egiptaj hieroglifoj, la ĉina skribo, kaj la arabaj cife-roj, kiujn ni uzas kaj komprenas mondskale.

La alia kategorio de skriboj estas sonregistra: la sistemoj, aparten-antaj al tiu ĉi kategorio, peras al la leganto fonetikajn informojn, sed neniun semantikan informon. Ekzistas tri subtipoj de sonregistra skri-bo: silabskribo, konsonantskribo kaj plena alfabeto (Haas 1983). Plue, kiam ni parolos pri skribo, ni komprenos sub ĝi nur la plenan alfabe-ton.

Plena alfabeto aperis ĉ. 800 a. Kr., kiam grekoj ekuzis iujn signojn de la konsonantskribo, pruntita de la fenicianoj, por reprezenti voka-lojn. La invento estis grandioza, kion bele ilustras la fakto, ke alfabeto funkcias jam preskaŭ trimil jarojn surbaze de la esence samaj princi-poj. Alfabeto havas nenian rilaton al la lingve reprezentataj aferoj, ĝi reprezentas ne la aferojn, sed iliajn lingvajn (akustikajn) reprezent-antojn. Tiamaniere skribo tre intime ligiĝis kun la lingvo, kaj komenc-iĝis ĝis nun daŭranta reciproka influado inter la du sistemoj. Ne nur la parola lingvo influis la skribon – kio ja estis tute atendebla fenomeno –, sed ankaŭ skribo la parolan lingvon7 (Ong 1977: 87). Tiu lasta influo fortiĝis paralele kun la disvastiĝo de la skribouzo, kaj daŭras ĝis nun.

La alfabeto, kiun ni uzas, el semiotika vidpunkto estas tipe diskreta fenomeno8. La diskretan karakteron de nia skribo pruvas ankaŭ la fak-to, ke la kontinuajn signojn (la supersegmentajn lingvajn elementojn:

intonacio ktp.) de la parolo fakte ni ne povas aperigi adekvate en

7 „After writing [...] oral speech was never the same.”

8 Kaj kompreneble estas nete diskreta ankaŭ manskribo, malgraŭ la supre citita opinio de Win-fried Nöth, ja la interliteraj pure teknikaj kunligaj strekoj ne estas signoj, ja ili reprezentas nenion. Ili ekzistas nur por ke la skribanta mano ne bezonu levi la krajonon antaŭ kaj post ĉiu litero.

bo. Per nia skribo eblas registri nur tiujn lingvoelementojn, kiuj estas per si mem diskretaj. Estas klare do, ke tiu ĉi cirkonstanco – pro la alta socia prestiĝo de skribo – instigis ankaŭ la parolantan homon paroli tiel, ke lia parolo estu kiel eble plej plene skribebla, kaj sekve de tio ankaŭ en la parolata lingvo malgrandiĝis la relativa pezo de la kon-tinuaj signoj.

Krome skribo trudas al la lingvo diskretiĝon ne nur en fonetika, sed ankaŭ en semantika senco. En parola lingvouzo vortsignifoj povas esti kompleksaj kaj nekonturitaj: la parolsituacio kaj la intonaciaj rimedoj ordinare helpas trovi la aktualan vortsignifon, kaj se tamen ne, la in-teraktiveco ebligas al la aŭskultanto fari precizigan demandon. En la kazo de skriba teksto tiuj cirkonstancoj mankas, do la vortsignifoj de-vas esti per si mem unusencaj kaj klare konturitaj – do diskretaj.

Pli supre jam estis aludite, ke diskretaj signoj estas per sia naturo semantike malriĉaj. El tio sekvas, ke ili draste reduktas la trajtojn de la reprezentata afero: literoj fakte ne peras al ni la kvalitaron de la parolsonoj, nur memorigas nin pri ili9 (Havelock 1982: 318). La kva-litaro kuŝas en nia akustika memoro, tute certe en formo de kontinua signo.

Estas notinde, ke en la homa pensado la signokategorioj kontinua kaj diskreta ligiĝas kun la konceptoj natura kaj artefarita. Kontinuajn signojn ni emas rigardi naturaj, dum diskretajn signojn ni sentas artefaritaj10. En tiu senco skribo estas pure artefarita11: skribi en na-tura maniero maleblas. Se estas tiel, rezulte de la influo de la skribo ĉiu lingvo alprenas amason da artefaritaj trajtoj: plene naturaj oni po-vas rigardi nur tiujn lingvojn, kiuj ne hapo-vas skribon.

9 „The alphabet was and is an instrument of acoustic recognition, and only that.”

10 „We have deep attachment to analogical modes and we tend to regard digital representations as ‘less real’ or ‘less authentic’ & at least initially [...] The analogue-digital distinction is frequently represented as ‘natural’ versus ‘artificial’. The privileging of the analogical may be linked with the defiance of rationality in romantic ideology (which still dominates our conception of ourselves as ‘individuals’).” (Chandler 2002: 46)

11 „Writing is a technology. [...] By contrast with natural, oral speech, writing is completely artificial. There is no way to write ‘naturally’.” (Ong 1999: 82)