• Nem Talált Eredményt

Sur propra tereno propra preĝejo

In document ORIGÓ ÍRÁSBELI ESZPERANTÓ VIZSGA (Pldal 45-50)

La 42-jara litovo Pijus Stulginskis el la malgranda urbeto Vaiguva en la regiono de Kelme mirigis familianojn, najbarojn kaj ĉiujn loĝantojn, konstruante apud sia propra domo veran preĝejon.

La ideo de propra sanktejo naskiĝis antaŭ ses jaroj. Pijus rakontas: „Ĉiam mi admiris la belecon de kapeloj, kaj hazarde eĉ mem ekpensis konstrui unu apud mia domo” – memoras la viro. Kelkfoje dum sonĝo li aŭdis la voĉon de Sankta Maria, demandanta, kial li ne realigas tion.

Post unu jaro ĉi tie jam estis preta la kapelo. Pijus instaligis en ĝi malgrandan altaron kun statuo de Sankta Maria. Fojfoje venadis pastro, kunvenis najbaroj kaj ĉiuj preĝis. Dek personoj povis libere eniri la kapelon. Dum ĝia inaŭguro kunvenis eĉ cent interesitoj.

Kiam la ideo estis realigita, li detruis unu muron de la kapelo kaj komencis alkonstrulaborojn. Ĝia areo estas 100 kvadrataj metroj. Preskaŭ ĉiujn laborojn Pijus faras mem, kelkfoje helpas najbaroj. Dum preskaŭ tri jaroj li jam faris ĉiujn plej gravajn laborojn, restis nur plibeligaj kaj ornamaj taskoj.

Eksciinte pri la planoj de la viro el fora litova urbeto, pluraj personoj ekdeziris subteni la projekton:

proponis senkoste konstrui pordegon, skulpti sonorilon, donacis monon.

Demandinte, kiel reagis la edzino kaj aliaj familianoj al tio, kio okazis apuddome, Pijus ne klare respondas: „Ili scias, ke mi estas mi”. En la urbeto la viro estis tuj titolita kiel strangulo. Neniu el la familianoj, nek la najbaroj laŭdis lin pro la ideo. Por ili ne estas kompreneble, kial viro ekkonstruis ne profitodonan restoracion aŭ diskotekon, sed preĝejon, kiu alportos neniun monon kaj eĉ elĉerpos la tutan familian buĝeton. Pijus konfesis, ke li eĉ timas kalkuli, kiom da mono li jam investis al la konstrulaboroj. Li ne volas tion scii por ne malfaciligi la vivon.

************************************************************************************

Válaszoljon az alábbi kérdésekre magyarul!

1. Mit épített, és ki építkezett saját háza mellett? (2) 2. Kik és miben segítettek neki? (7)

3. Minek tartják őt a városban? (1)

4. Hogyan vélekednek a családtagok és a szomszédok a templom építéséről? Miért? (5)

*********************************************************************************************

Olvasási készség ellenőrzése kiegészítéssel A gyakorlatokat ld. a 102-108. oldalon!

*********************************************************************************************

46

LEVÉLÍRÁS

Írjon 8-10 soros levelet eszperantóul úgy, hogy minden irányítási szempontra térjen ki. (Ezek sorrendjét felcserélheti.) Fontos, hogy a fogalmazás összefüggő szöveget alkosson. A ter-jedelembe nem számít bele a dátum, a megszólítás, a búcsúzó sor(ok) és az aláírás. Csak keresztnevet írjon. Ha a szöveg teljes nevet kíván, ne a saját nevét és lakcímét írja be. Ügyel-jen arra, hogy ne lépje túl az előírt terjedelmet. Írjon olvashatóan, egyértelműen. A levél for-mai előírásait tartsa be.

Levél (1.)

Külföldi eszperantista barátja/barátnője Magyarországon szeretne tanítani.

– Fejezze ki örömét.

– Írjon a magyar középiskolai tanulásról, tantárgyakról, érettségiről.

– Hogyan osztályoznak Magyarországon?

– Milyenek a magyar diákok és tanárok?

---Kara Helena!

Koran dankon por via letero. Mi tre ĝojas, ke vi ŝatus labori en Hungario.

En Hungario la lernantoj lernas en mezlernejoj dum kvar jaroj. Ili lernas fremdajn ling-vojn, ekzemple la anglan, francan kaj germanan. Ili ricevas kvalifikojn de unu ĝis kvin. La unu poento estas la plej malbona noto.Kiam la lernantoj finas sian lernadon, ili devas abi-turientiĝi. Ĝenerale ili ekzameniĝas pri la hungara lingvo kaj literaturo, historio, mate-matiko, fremda lingvo kaj elektita lernobjekto.

Laŭ mia opinio la hungaraj lernantoj estas ĝentilaj kaj lernemaj. Se vi alvenos, kaj in-struos ilin, vi fartos bone, ĉar viaj hungaraj kolegoj estos helpemaj, karaj, atentemaj.

Nun mi finos mian leteron. Skribu viajn demandojn!

Debrecen, la 1-an de novembro 2016 Ĝis revido!

Viktoria

Levél (2.)

Tájékoztassa külföldi barátját/barátnőjét a következőkről:

– házukat kertes házra cserélték;

– mutassa be a házat;

– mutassa be a kertet;

– hívja meg vendégségbe;

– köszöntse közelgő születésnapja alkalmából.

---Debrecen, la 7-an de septembro 2016 Kara Gabriela!

Mi skribis al vi antaŭlonge. Estas grava novaĵo, ke ni interŝanĝis nian loĝejon. Nun ni havas grandan domon kun ĝardeno.

Vi scias, ke mi sopiris domon longe. Nia domo estas malnova, sed ĝia ĉirkaŭaĵo estas tre bela.

En nia domo troviĝas granda loĝoĉambro,kies fenestroj rigardas al la korto.

Maldekstre estas la dormoĉambro. Krome ni havas grandan kuirejon kaj du gastĉambrojn. En nia ĝardeno kreskas pomarboj, cidoniarboj, hiacintoj, rozoj, fragoj, riboj kaj diversaj legomoj.

Ni devas peti murfarbiston, ke li refarbu la tutan internon. Verŝajne tio kostos multe.

Mi invitas vin. Mi ŝatus, ke vi pasigus semajnon ĉe ni. Mi esperas, ke vi akceptos mian in-viton.

Kun koraj salutoj

Viktoria

48

Levél (3.)

Tájékoztassa eszperantista ismerősét a következőkről:

– állást változtatott;

– milyenek az új körülmények (munkaidő, beosztás, konkrét munka, fizetés);

– jellemezze főnökét;

– milyen előrelépési lehetősége lesz?

---Kara Elizabeta!

La afero estas, ke mi interŝanĝis mian postenon. Vi scias, ke mi ne ŝatis mian malnovan postenon, ĉar mi devis labori de la oka ĝis la sesa, kaj mia salajro estis malalta.

Nun mi laboras en la urba tribunala ofico, kaj mi helpas juriston. Ĝustadire mi estas sekre-tariino. Mi aranĝas telefonadojn, alpoŝtigas leterojn kaj ordigas dokumentojn.

Mia ĉefo estas ĉarma, ĝentila, komprenema kaj talenta. Krome miaj kolegoj estas helpemaj. Imagu! Se mi laboras ĝuste, diligente, poste mi povas esti ĉefsekretariino. Eble mi povos komenci mian studon en universitato.

Kion vi pensas pri mia decido? Mi petas vin, bonvolu skribi vian opinion.

Debrecen, la 6-an de aprilo 2016 Kun esperantistaj salutoj

Imre

***************************************************************************

Levél (4.)

A közelmúltban volt az eljegyzése. Tájékoztassa ismerősét.

– Mutassa be vőlegényét!

– Hogyan ismerkedtek meg?

– Hogyan zajlott le az eljegyzés?

– Mikor lesz az esküvőjük?

– Hívja meg ismerősét az esküvőre!

Kara Regina!

Mi ne skribis al vi longe, ĉar mi havis multe da laboro.

Imagu, mi havis gefianĉiĝon!

Mia fianĉo estas Davido. Li estas juristo. Mi renkontiĝis kun li en restoracio antaŭ kvin monatoj. Li alparolis min, kaj ni ekbabiladis pri diversaj temoj.

Li estas talenta, ŝaga, bonhumora kaj ĝentila. Li ŝatas la naturon kaj la bestojn. Semajnfine ni kutimas ekskursi al la montoj. Estas interese kaj alloge, ke li ŝatas kuiri, do ofte li kuiras ekzotikajn (ĉinajn, afrikajn) manĝaĵojn.

Mi invitas vin al nia geedziĝfesto, kiu okazos la 2-an de majo 2017. Mi esperas, ke vi po-vos alveni. Mi sendos al vi nian invitbildkarton ĝustatempe!

Debrecen, la 6an de februaro 2017 Kun koraj salutoj

Ibolya

************************************************************************

Levél (5.)

Levelezőpartnere szabó(nő). Ennek megfelelően írjon neki érettségijéről, ballagásáról.

– Milyen ruhát viseltek ballagáskor?

– Általában hogyan öltözködtek fel a szóbeli érettségi vizsgára?

– Ünnepélyes alkalmakkor mi a divat a magyar fiatalok körében?

– Szokott-e ön szabónál varratni?

– Hol tanul tovább?

---Miskolc, la 23an de julio 2016 Kara Elizabeta!

Mi informas vin, ke mi finis mian studadon en la gimnazio, kaj mi abiturientiĝis sukcese.

Miaj klasanoj aĉetis belajn vestaĵojn por nia adiaǔa festo. Mi kaj miaj amikinoj surhavis blankajn, striajn bluzojn, longajn, malhelbluajn jupojn, nigrajn pinglo-ŝuojn. Miaj samkla-sanoj portis malhelbluajn kompletojn kun nigraj kravatoj kaj ŝuoj.

Dum la abiturienta ekzameno mi portis nigran pantalonon, nigrajn ŝuojn kaj blankan bluzon.

Dum la adiaǔa balo junulinoj surhavis belegajn robojn kaj junuloj portis kompletojn.

Nuntempe gejunuloj ŝatas strietajn vestaĵojn kaj malhelajn kolorojn. Mi ŝatas aĉeti konfek-cion, ĉar mi havas tute precizan mezuron. Tamen kelkfoje mia tajlorino stebas vestaĵojn al mi.

Mi deziras al vi ĉion bonan.

Ĝis revido! Anita

50

In document ORIGÓ ÍRÁSBELI ESZPERANTÓ VIZSGA (Pldal 45-50)